словарь польский - эсперанто

język polski - Esperanto

szpital на эсперанто языке:

1. hospitalo hospitalo


Se mi scius, ke vi estas malsana, mi vizitus vin en la hospitalo.
Ili senprokraste sendis la malsanulon al hospitalo.
Li estas en hospitalo.
Tiu blanka konstruaĵo estas hospitalo.
Se vi sekvos min, mi montros al vi la vojon al la hospitalo.
Pro sia malsano ŝi 6 semajnojn kuŝis en la hospitalo.
La mezklasa usona bebo venas el la hospitalo por dormi en propra lito en propra ĉambro.
Tiu ne povas esti Manjo. Ŝi nun estas en hospitalo.
Pasintan nokton lia patro forpasis en la hospitalo.
Kio estas tiu konstruaĵo malantaŭ la hospitalo?
En serioza stato la suferinto estas transportita al hospitalo.
En la hospitalo oni zorge atentis pri higieno.
Ĉu ŝi povos eliri el hospitalo la venontan semajnon?
Mi petas vin, ĉu eblus al vi ŝofori lin al la hospitalo?
Sekvan lundon ŝi estos depost unu monato en la hospitalo.

Эсперанто слово "szpital«(hospitalo) встречается в наборах:

Budynki- Konstruaĵoj(Esperanto)
Esperanto - Lecjono 6

2. malsanulejo malsanulejo


Iam en ĉi tiu konstruaĵo troviĝis malsanulejo.
Ĉiu malsanulejo disponas rezervan elektrogenerilon por ĝenerala paneo.
Ŝi vizitis la maljunan viron ĉiutage en la malsanulejo, escepte de dimanĉo.
Vizitantoj ne rajtas resti en la malsanulejo post la naŭa horo vespere.
Se mi sciintus, ke vi malsanas, mi vizitintus vin en la malsanulejo.
Dum ŝia mezlerneja tempo ŝia avo kuŝanta en malsanulejo afable diris al flegistino: "Dankegon, vi helpegas min.", kaj tio estis por ŝi tre impresa.
En la malsanulejo estas dronigitaj sojloj pro la radoj de litoj.
Post tio Miki estis transportata al malsanulejo.
Lia edzino kuŝas en malsanulejo; ŝi vundiĝis dum veturakcidento.
Kiam mi rekonsciiĝis mi kuŝis en malsanulejo.
La S-ro Pryor mortis pro subaraknoida hemoragio kiam li prov-ludis por prezento en Parizo. Li estis portita al urba malsanulejo, sed li mortis je la kvara kaj dudek tri.
La grave vundita homo estis mortinta ĉe sia alveno en la malsanulejo.
Ĉiuj flegistinoj en tiu malsanulejo tre afablas.
Ĉi tiu vivo estas malsanulejo, en kiu ĉiu malsanulo estas posedata de la deziro ŝanĝi litojn.
Jen malsanulejo.

Эсперанто слово "szpital«(malsanulejo) встречается в наборах:

Budynki w esperanto